Hejmo

De Eterne Rima

26 views

Junaj geedzoj ?in a?etis.
?I kudris; li ?arpentis. Ligno
Kaj ?tofo ordigite netis,
Kaj meblo ?ajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ?pare,
Sed ?oje, kreis sian neston,
Revadis pri la hejmo pare,
Kaj prifieris tolokeston;

Tapetis murojn, plantis florojn,
Preparis robojn por la tria -
Kiu alportis ja laborojn,
Sed igis hejmon ?ojradia.

Pli da infanoj; pli da penoj;
Da maltrankvilo, kaj sufero;
Pli da laboroj, pli da benoj,
Da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn;
Infanoj kreskis; ili kreis
Proprajn memorojn, etajn ritojn;
Meza?a paro jubileis -

Bombo detruis dum sekundo
Rikoltajn dudekkvin septembrojn,
Kaj lasis sur malpura grundo
Nur meblopecojn, sangajn membrojn.

Buscando vídeo oficial...